-
-
Esperanto
-
-
7
|Oseas 7:7|
CXiuj ili ardas, kiel forno, kaj formangxas siajn jugxistojn; cxiuj iliaj regxoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.
-
8
|Oseas 7:8|
Efraim miksis sin kun la popoloj, Efraim farigxis kiel platkuko, bakita sen renversado.
-
9
|Oseas 7:9|
Fremduloj konsumis liajn fortojn, kaj li ne rimarkis; ecx grizaj haroj lin kovris, kaj li tion ne scias.
-
10
|Oseas 7:10|
La malmodesteco de Izrael atestas kontraux li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne sercxas Lin malgraux cxio.
-
11
|Oseas 7:11|
Efraim farigxis kiel naiva, senprudenta kolombo:ili vokas la Egiptojn, ili iras en Asirion.
-
12
|Oseas 7:12|
Kiam ili iros, Mi jxetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la cxielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj.
-
13
|Oseas 7:13|
Ve al ili, ke ili forigxis de Mi; malfelicxaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraux Mi mensogojn.
-
14
|Oseas 7:14|
Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili gxemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili forigxas.
-
15
|Oseas 7:15|
Mi instruis ilin, fortigis ilian brakon, kaj ili pensas malbonon pri Mi.
-
16
|Oseas 7:16|
Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili farigxis kiel malgxusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraux ili en la lando Egipta.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5