-
-
Esperanto
-
-
13
|Oseas 5:13|
Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.
-
14
|Oseas 5:14|
CXar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi dissxiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.
-
15
|Oseas 5:15|
Mi iros returne sur Mian lokon, gxis ili konfesos sian kulpon kaj sercxos Mian vizagxon; kiam ili suferos, ili Min sercxos, kaj diros:
-
1
|Oseas 6:1|
Ni iru, ni revenu al la Eternulo; cxar Li dissxiris, sed Li ankaux resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaux bandagxos niajn vundojn.
-
2
|Oseas 6:2|
Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos nin, kaj ni vivos antaux Li.
-
3
|Oseas 6:3|
Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenrugxo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.
-
4
|Oseas 6:4|
Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda? Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue malaperas.
-
5
|Oseas 6:5|
Tial Mi hakas per la profetoj, Mi mortigas ilin per la vortoj el Mia busxo; kaj justeco koncerne vin eliros kiel lumo.
-
6
|Oseas 6:6|
CXar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn.
-
7
|Oseas 6:7|
Sed ili rompis la interligon, kiel Adam, kaj ili defalis de Mi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5