-
-
Esperanto
-
-
2
|Oseas 4:2|
Malbenado kaj trompado, mortigado, sxtelado, kaj adultado tre disvastigxis, kaj sangoversxo sekvas sangoversxon.
-
3
|Oseas 4:3|
Pro tio ekploros la tero, kaj malfelicxo trafos cxiujn gxiajn logxantojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la cxielo; ecx la fisxoj de la maro malaperos.
-
4
|Oseas 4:4|
Sed neniu malpacu, neniu riprocxu; via popolo estas kiel insultantoj de pastro.
-
5
|Oseas 4:5|
Vi falos meze de la tago, kaj ankaux la profeto falos kun vi en la nokto; kaj Mi pereigos vian patrinon.
-
6
|Oseas 4:6|
Mia popolo pereos pro tio, ke gxi ne havas scion. CXar vi forpusxis la scion, tial Mi vin forpusxos, ke vi ne plu estu Mia pastro. CXar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaux Mi forgesos viajn infanojn.
-
7
|Oseas 4:7|
Ju pli ili multigxas, des pli ili pekas kontraux Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco.
-
8
|Oseas 4:8|
Per la pekoj de Mia popolo ili sin nutras, kaj al gxia malpieco strebas ilia animo.
-
9
|Oseas 4:9|
Kaj farigxos al la popolo tiel same, kiel al la pastroj:Mi punos gxin pro gxia konduto, kaj Mi repagos al gxi pro gxiaj agoj.
-
10
|Oseas 4:10|
Ili mangxos kaj ne satigxos, ili malcxastos kaj ne disvastigxos; cxar ili forlasis la Eternulon kaj ne atentas Lin.
-
11
|Oseas 4:11|
Malcxastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5