-
-
Esperanto
-
-
12
|Oseas 4:12|
Mia popolo demandas sian lignon, kaj gxia bastono donas al gxi respondon; cxar la spirito de malcxasteco erarigas ilin, kaj ili malcxastas kontraux sia Dio.
-
13
|Oseas 4:13|
Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, cxar bona estas ilia ombro. Tial malcxastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos.
-
14
|Oseas 4:14|
CXu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili malcxastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartigxas kune kun la malcxastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas?
-
15
|Oseas 4:15|
Se malcxastas vi, ho Izrael, tiam almenaux Jehuda ne kulpigxu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne jxuru:Kiel vivas la Eternulo.
-
16
|Oseas 4:16|
CXar Izrael obstinas, kiel obstina bovino; cxu nun la Eternulo povas pasxti ilin, kiel sxafidon sur vasta pasxtejo?
-
17
|Oseas 4:17|
Efraim aligxis al idoloj; lasu lin.
-
18
|Oseas 4:18|
Abomeninda farigxis ilia drinkado; ili fordonis sin al malcxastado kaj malhonora amo; honto al iliaj protektantoj.
-
19
|Oseas 4:19|
La vento forportos ilin per siaj flugiloj, kaj ili hontos pri siaj oferoj.
-
1
|Oseas 5:1|
Auxskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho regxa domo; cxar vin trafos jugxo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.
-
2
|Oseas 5:2|
Per premado ili profundigis la pekojn; Mi punos cxiujn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5