-
-
Esperanto
-
-
20
|Oseas 2:20|
Mi fiancxigxos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.
-
21
|Oseas 2:21|
En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la cxielon, kaj gxi favoros la teron;
-
22
|Oseas 2:22|
kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj cxi tiuj favoros Jizreelon.
-
23
|Oseas 2:23|
Mi faros sxin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros:Vi estas Mia popolo; kaj gxi diros:Vi estas mia Dio.
-
1
|Oseas 3:1|
Kaj la Eternulo diris al mi plue:Iru, kaj komencu amajxon kun virino, kiun amas sxia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj kaj amas iliajn vinberkukojn.
-
2
|Oseas 3:2|
Kaj mi akiris sxin al mi per dek kvin argxentaj moneroj kaj hxomero kaj duono da hordeo.
-
3
|Oseas 3:3|
Kaj mi diris al sxi:Longan tempon restu cxe mi; ne malcxastu, kaj fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi.
-
4
|Oseas 3:4|
CXar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen regxo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj;
-
5
|Oseas 3:5|
poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.
-
1
|Oseas 4:1|
Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun la logxantoj de la tero; cxar sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31