-
-
Esperanto
-
-
8
|Oseas 6:8|
Gilead estas urbo de malbonaguloj, makulita de sango.
-
9
|Oseas 6:9|
Kiel bando da embuskantoj la anaro de la pastroj pereigas tiujn, kiuj iras al SXehxem; abomenindajxon ili faras.
-
10
|Oseas 6:10|
En la domo de Izrael Mi vidas terurajxon:tie malcxastas Efraim, malpurigxas Izrael.
-
11
|Oseas 6:11|
Sed ankaux Jehuda havos rikolton, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo.
-
1
|Oseas 7:1|
Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkasxigxis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; cxar ili agas mensoge, sxtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.
-
2
|Oseas 7:2|
Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras cxiujn iliajn malbonagojn; nun cxirkauxas ilin iliaj agoj kaj staras antaux Mia vizagxo.
-
3
|Oseas 7:3|
Per sia malboneco ili gajigas la regxon kaj per siaj trompoj la princojn.
-
4
|Oseas 7:4|
CXiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu cxesas hejti nur de post la knedado de sia pasto gxis gxia fermentigxo.
-
5
|Oseas 7:5|
Hodiaux estas festo de nia regxo; kaj la princoj komencas farigxi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj.
-
6
|Oseas 7:6|
Ili armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta nokto, gxi tamen matene brulas kiel flamanta fajro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5