-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Corintios 7:11|
(tamen, se sxi forigxas, sxi restu senedza, aux denove konsentigxu kun sia edzo); kaj ke la edzo ne forsendu sian edzinon.
-
12
|1 Corintios 7:12|
Sed al la ceteraj diras mi, ne la Sinjoro:Se iu frato havas nekredantan edzinon, kaj sxi konsentas logxadi kun li, li ne forigu sxin.
-
13
|1 Corintios 7:13|
Kaj se virino havas nekredantan edzon, kaj li konsentas logxadi kun sxi, sxi ne forlasu sian edzon.
-
14
|1 Corintios 7:14|
CXar la nekredanta edzo estas sanktigita per la edzino, kaj la nekredanta edzino estas sanktigita per la frato; alie viaj infanoj estus profanaj, sed nun ili estas sanktaj.
-
15
|1 Corintios 7:15|
Tamen se la nekredanto volas foriri, li foriru:la frato aux la fratino en tiaj okazoj ne estas sklavigita; sed Dio vokis nin en paco.
-
16
|1 Corintios 7:16|
CXar kiel vi scias, ho edzino, cxu vi savos vian edzon? aux kiel vi scias, ho edzo, cxu vi savos vian edzinon?
-
17
|1 Corintios 7:17|
Sed kiel la Sinjoro disdonis al cxiu, kiel Dio cxiun vokis, tiel li iru. Kaj tiel mi ordonas en cxiuj eklezioj.
-
18
|1 Corintios 7:18|
CXu iu estas vokita, cirkumcidite? li ne farigxu necirkumcidita. CXu iu estas vokita, necirkumcidite? li ne cirkumcidigxu.
-
19
|1 Corintios 7:19|
Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio.
-
20
|1 Corintios 7:20|
CXiu restadu en tiu voksorto, en kiu li estas vokita.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 25-27