-
-
Esperanto
-
-
21
|1 Corintios 7:21|
CXu vi estas vokita, estante sklavo? ne cxagrenigxu pro tio; sed se vi povas liberigxi, tion uzu prefere.
-
22
|1 Corintios 7:22|
CXar kiu estas vokita en la Sinjoro, estante sklavo, tiu estas liberulo de la Sinjoro; tiel same tiu, kiu estas vokita, estante libera, estas sklavo de Kristo.
-
23
|1 Corintios 7:23|
Vi estas acxetitaj per prezo; ne farigxu sklavoj de homoj.
-
24
|1 Corintios 7:24|
Fratoj, cxiu, kie li estas vokita, tie restadu kun Dio.
-
25
|1 Corintios 7:25|
Sed rilate al virgulinoj, mi ne havas ordonon de la Sinjoro; sed mi donas mian opinion, kiel ricevinta de la Sinjoro indulgon, por esti fidela.
-
26
|1 Corintios 7:26|
Mi opinias do, ke la jeno estas bona pro la nuna neceseco, nome, ke estas bone por viro samstate resti.
-
27
|1 Corintios 7:27|
CXu vi estas ligita kun edzino? ne sercxu malligon. CXu vi estas malligita je edzino? ne sercxu edzinon.
-
28
|1 Corintios 7:28|
Sed se vi edzigxas, vi ne pekas; kaj se virgulino edzinigxas, sxi ne pekas. Sed tiaj personoj havos maltrankvilon en la karno; kaj mi volas indulgi vin.
-
29
|1 Corintios 7:29|
Sed la jenon mi diras, fratoj:La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj havas edzinojn, estu kvazaux ili ne havus;
-
30
|1 Corintios 7:30|
kaj la plorantoj, kvazaux ne plorantaj; kaj la gxojantoj, kvazaux ne gxojantaj; kaj la acxetantoj, kvazaux ne posedantaj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 25-27