-
-
Esperanto
-
-
31
|1 Corintios 7:31|
kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaux ne trouzantaj gxin; cxar la formo de cxi tiu mondo forpasas.
-
32
|1 Corintios 7:32|
Sed mi volas, ke vi estu sen zorgoj. La needzigxinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, kiamaniere li povos placxi al la Sinjoro;
-
33
|1 Corintios 7:33|
sed la edzigxinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere li povos placxi al sia edzino.
-
34
|1 Corintios 7:34|
Kaj estas diferenco ankaux inter edzino kaj virgulino. La needzinigxinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, por ke sxi estu sankta korpe kaj spirite; sed la edzinigxinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere sxi povos placxi al sia edzo.
-
35
|1 Corintios 7:35|
Kaj tion mi diras por via propra utilo; ne por jxeti kaptilon sur vin, sed pro konveneco, kaj por ke vi atentu la Sinjoron nedistrite.
-
36
|1 Corintios 7:36|
Sed se iu opinias, ke li kondutas nedece kontraux sia virgulino, se sxi preteriras sian agxfloradon, kaj se tio estas necesa, li faru tion, kion li volas; li ne pekas; ili geedzigxu.
-
37
|1 Corintios 7:37|
Sed tiu, kiu staras firma en sia koro, havante nenian neceson, sed regas sian propran volon, kaj decidis en sia koro gardi sian virgulinon, faras bone.
-
38
|1 Corintios 7:38|
Tiel tiu, kiu lasas sian virgulinon edzinigxi, faras bone; kaj tiu, kiu ne lasas sxin edzinigxi, faros pli bone.
-
39
|1 Corintios 7:39|
Edzino estas ligita tiel longe, kiel vivas sxia edzo; sed se la edzo mortis, sxi estas libera edzinigxi kun iu, kun kiu sxi volas; nur en la Sinjoro.
-
40
|1 Corintios 7:40|
Sed laux mia opinio sxi estas pli felicxa, se sxi restas samstate; kaj mi opinias, ke mi ankaux havas la Spiriton de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8