-
-
Esperanto
-
-
7
|1 Corintios 8:7|
Tamen ne cxe cxiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia gxisnuna kutimigxo al la idolo, mangxas la mangxajxon kiel oferitajxon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpurigxas.
-
8
|1 Corintios 8:8|
Sed mangxajxo ne rekomendos nin al Dio; cxar ni havas nek mankon, se ni ne mangxas, nek profiton, se ni mangxas.
-
9
|1 Corintios 8:9|
Sed gardu vin, por ke cxi tiu via libereco ne farigxu faligilo por la malfortuloj.
-
10
|1 Corintios 8:10|
CXar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan cxe mangxo en idolejo, cxu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuragxigxos mangxi idoloferitajxojn?
-
11
|1 Corintios 8:11|
Pro via scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis.
-
12
|1 Corintios 8:12|
Kaj tiamaniere, pekante kontraux la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraux Kristo.
-
13
|1 Corintios 8:13|
Tial se mangxajxo maledifas mian fraton, mi neniam plu mangxos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.
-
1
|1 Corintios 9:1|
CXu mi ne estas libera? cxu mi ne estas apostolo? cxu mi ne vidis nian Sinjoron Jesuo? cxu vi ne estas mia laborajxo en la Sinjoro?
-
2
|1 Corintios 9:2|
Se cxe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaux mi estas cxe vi; cxar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro.
-
3
|1 Corintios 9:3|
Mia respondo al tiuj, kiuj min ekzamenas, estas jena:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13