-
-
Esperanto
-
-
14
|1 Corintios 9:14|
Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio.
-
15
|1 Corintios 9:15|
Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas cxi tion, ne por ke tio estu farita cxe mi; cxar estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fierajxon.
-
16
|1 Corintios 9:16|
CXar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; cxar neceseco kusxas sur mi; cxar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion!
-
17
|1 Corintios 9:17|
CXar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita.
-
18
|1 Corintios 9:18|
Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio.
-
19
|1 Corintios 9:19|
CXar estante libera de cxiuj, mi min sklavigis sub cxiujn, por ke mi gajnu des pli multajn.
-
20
|1 Corintios 9:20|
Kaj al la Judoj mi farigxis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas sub la legxo, kiel sub la legxo, ne estante mem sub la legxo, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la legxo;
-
21
|1 Corintios 9:21|
al tiuj, kiuj estas sen legxo, kiel sen legxo, ne estante sen legxo rilate Dion, sed sub legxo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen legxo.
-
22
|1 Corintios 9:22|
Al la malfortuloj mi farigxis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi farigxis cxio al cxiuj, por ke mi nepre savu kelkajn.
-
23
|1 Corintios 9:23|
Kaj mi faras cxion pro la evangelio, por ke mi gxin partoprenu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13