-
-
Esperanto
-
-
7
|1 Corintios 10:7|
Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite:La popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por ludi.
-
8
|1 Corintios 10:8|
Kaj ni ne malcxastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil.
-
9
|1 Corintios 10:9|
Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj.
-
10
|1 Corintios 10:10|
Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto.
-
11
|1 Corintios 10:11|
Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj gxi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondagxoj.
-
12
|1 Corintios 10:12|
Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu.
-
13
|1 Corintios 10:13|
Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke vi povu gxin elporti.
-
14
|1 Corintios 10:14|
Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado.
-
15
|1 Corintios 10:15|
Mi parolas kiel al sagxuloj; vi jugxu tion, kion mi diras.
-
16
|1 Corintios 10:16|
CXu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? CXu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13