-
-
Esperanto
-
-
27
|1 Reyes 9:27|
Kaj HXiram sendis en la sxiparo siajn servantojn sxipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono.
-
28
|1 Reyes 9:28|
Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.
-
1
|1 Reyes 10:1|
Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, sxi venis, por elprovi lin per enigmoj.
-
2
|1 Reyes 10:2|
Kaj sxi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, tre multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis en sia koro.
-
3
|1 Reyes 10:3|
Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion la regxo ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.
-
4
|1 Reyes 10:4|
Kaj la regxino de SXeba vidis la tutan sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,
-
5
|1 Reyes 10:5|
kaj la mangxajxon cxe lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinversxistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.
-
6
|1 Reyes 10:6|
Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;
-
7
|1 Reyes 10:7|
mi ne kredis al la diroj, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon; vi havas pli da sagxo kaj bono, ol diras la famo, kiun mi auxdis.
-
8
|1 Reyes 10:8|
Felicxaj estas viaj homoj, felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10