-
-
Esperanto
-
-
19
|1 Reyes 10:19|
Ses sxtupojn havis la trono, rondan supron havis la trono malantauxe, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.
-
20
|1 Reyes 10:20|
Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses sxtupoj ambauxflanke; ne ekzistis io simila en iu ajn regno.
-
21
|1 Reyes 10:21|
Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el argxento; en la tempo de Salomono gxi estis rigardata kiel senvalora.
-
22
|1 Reyes 10:22|
CXar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la maro kun la sxiparo de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
-
23
|1 Reyes 10:23|
Tiel la regxo Salomono superis cxiujn regxojn de la tero per ricxeco kaj per sagxeco.
-
24
|1 Reyes 10:24|
Kaj cxiuj sur la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxon, kiun Dio enmetis en lian koron.
-
25
|1 Reyes 10:25|
Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.
-
26
|1 Reyes 10:26|
Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
-
27
|1 Reyes 10:27|
Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
-
28
|1 Reyes 10:28|
La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10