-
-
Esperanto
-
-
25
|1 Reyes 16:25|
Kaj Omri faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj li agis pli malbone, ol cxiuj, kiuj estis antaux li.
-
26
|1 Reyes 16:26|
Kaj li iris laux la tuta vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per iliaj idolajxoj.
-
27
|1 Reyes 16:27|
La cetera historio de Omri, tio, kion li faris, kaj liaj heroajxoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
28
|1 Reyes 16:28|
Kaj Omri ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxab.
-
29
|1 Reyes 16:29|
Ahxab, filo de Omri, ekregxis super Izrael en la tridek-oka jaro de Asa, regxo de Judujo. Kaj Ahxab, filo de Omri, regxis super Izrael en Samario dudek du jarojn.
-
30
|1 Reyes 16:30|
Kaj Ahxab, filo de Omri, faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, pli ol cxiuj, kiuj estis antaux li.
-
31
|1 Reyes 16:31|
Ne suficxis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat:li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, regxo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorklinigxis al li.
-
32
|1 Reyes 16:32|
Kaj li starigis altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario.
-
33
|1 Reyes 16:33|
Kaj Ahxab faris sanktajn stangojn, kaj Ahxab faris pli da incitado kontraux la Eternulo, Dio de Izrael, ol cxiuj regxoj de Izrael, kiuj estis antaux li.
-
34
|1 Reyes 16:34|
En lia tempo HXiel, Bet-Elano, konstruis Jerihxon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li fondis gxin, kaj kun perdo de sia plej juna filo Segub li starigis gxiajn pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Josuo, filo de Nun.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13