-
-
Esperanto
-
-
29
|1 Reyes 15:29|
Kaj kiam li farigxis regxo, li mortigis la tutan domon de Jerobeam; li ne restigis cxe Jerobeam ecx unu animon, gxis li tute lin ekstermis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Ahxija, la SXiloano;
-
30
|1 Reyes 15:30|
pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon, pro la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon, Dion de Izrael.
-
31
|1 Reyes 15:31|
La cetera historio de Nadab, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
32
|1 Reyes 15:32|
Milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo.
-
33
|1 Reyes 15:33|
En la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Baasxa, filo de Ahxija, super la tuta Izrael en Tirca por la dauxro de dudek kvar jaroj.
-
34
|1 Reyes 15:34|
Kaj li faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iris laux la vojo de Jerobeam kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.
-
1
|1 Reyes 16:1|
Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de HXanani, pri Baasxa, dirante:
-
2
|1 Reyes 16:2|
CXar mi levis vin el la polvo kaj faris vin reganto super Mia popolo Izrael kaj vi iras laux la vojo de Jerobeam kaj pekigas Mian popolon Izrael, incitante Min per iliaj pekoj,
-
3
|1 Reyes 16:3|
tial Mi elbalaos Baasxan kaj lian domon, kaj Mi faros kun via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat.
-
4
|1 Reyes 16:4|
Kiu mortos cxe Baasxa en la urbo, tiun formangxos la hundoj, kaj kiu mortos cxe li sur la kampo, tiun formangxos la birdoj de la cxielo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Amós 5-9