-
-
Esperanto
-
-
9
|1 Reyes 15:9|
En la dudeka jaro de la regxado de Jerobeam super Izrael ekregxis Asa super Judujo.
-
10
|1 Reyes 15:10|
Kaj kvardek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maahxa, filino de Abisxalom.
-
11
|1 Reyes 15:11|
Kaj Asa agadis, kiel placxas al la Eternulo, kiel lia patro David.
-
12
|1 Reyes 15:12|
Kaj li elpelis la malcxastistojn el la lando, kaj forigis cxiujn idolojn, kiujn faris liaj patroj.
-
13
|1 Reyes 15:13|
Kaj ecx sian patrinon Maahxa li senigis je sxia titolo de regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa dishakis sxian idolon kaj forbruligis cxe la torento Kidron.
-
14
|1 Reyes 15:14|
Tamen la altajxoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta cxe la Eternulo dum lia tuta vivo.
-
15
|1 Reyes 15:15|
Li enportis en la domon de la Eternulo la konsekritajxojn de sia patro kaj siajn proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn.
-
16
|1 Reyes 15:16|
Kaj milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo.
-
17
|1 Reyes 15:17|
Kaj Baasxa, regxo de Izrael, iris kontraux Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, regxo de Judujo.
-
18
|1 Reyes 15:18|
Tiam Asa prenis la tutan argxenton kaj oron, kiu restis en la trezorejo de la domo de la Eternulo kaj en la trezorejo de la regxa domo, kaj donis tion en la manojn de siaj servantoj; kaj la regxo Asa sendis ilin al Ben- Hadad, filo de Tabrimon, filo de HXezjon, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13