-
-
Esperanto
-
-
20
|1 Reyes 14:20|
La tempo, dum kiu regxis Jerobeam, estis dudek du jaroj. Kaj li ekdormis kun siaj patroj. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Nadab.
-
21
|1 Reyes 14:21|
Rehxabeam, filo de Salomono, regxis en Judujo. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun la Eternulo elektis inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.
-
22
|1 Reyes 14:22|
Kaj la Judoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj incitis Lin pli ol cxio, kion faris iliaj patroj per siaj pekoj, kiujn ili pekis.
-
23
|1 Reyes 14:23|
Kaj ankaux ili konstruis al si altajxojn, statuojn, kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu brancxoricxa arbo.
-
24
|1 Reyes 14:24|
Ankaux malcxastistoj estis en la lando; ili faris cxiujn abomenindajxojn de la popoloj, kiujn la Eternulo forpelis antaux la Izraelidoj.
-
25
|1 Reyes 14:25|
En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon.
-
26
|1 Reyes 14:26|
Kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, cxion li prenis; li prenis ankaux cxiujn orajn sxildojn, kiujn faris Salomono.
-
27
|1 Reyes 14:27|
Kaj la regxo Rehxabeam faris anstataux ili sxildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la regxa domo.
-
28
|1 Reyes 14:28|
Kaj cxiufoje, kiam la regxo iris en la domon de la Eternulo, la korpogardistoj ilin portis, kaj poste returne portis ilin en la cxambron de la korpogardistoj.
-
29
|1 Reyes 14:29|
La cetera historio de Rehxabeam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13