-
-
Esperanto
-
-
30
|1 Reyes 14:30|
Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis milito dum ilia tuta vivo.
-
31
|1 Reyes 14:31|
Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. La nomo de lia patrino estis Naama, Amonidino. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Abijam.
-
1
|1 Reyes 15:1|
En la dek-oka jaro de la regxo Jerobeam, filo de Nebat, ekregxis Abijam super Judujo.
-
2
|1 Reyes 15:2|
Tri jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maahxa, filino de Abisxalom.
-
3
|1 Reyes 15:3|
Li iradis en cxiuj pekoj de sia patro, kiujn cxi tiu faris antaux li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
-
4
|1 Reyes 15:4|
Sed pro David la Eternulo, lia Dio, donis al li lumilon en Jerusalem, starigante lian filon post li kaj subtenante Jerusalemon;
-
5
|1 Reyes 15:5|
pro tio, ke David faradis tion, kio placxas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forklinigxis de cxio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la HXetido.
-
6
|1 Reyes 15:6|
Kaj milito estis inter Rehxabeam kaj Jerobeam dum lia tuta vivo.
-
7
|1 Reyes 15:7|
La cetera historio de Abijam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Kaj milito estis inter Abijam kaj Jerobeam.
-
8
|1 Reyes 15:8|
Kaj Abijam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Asa.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13