-
-
Esperanto
-
-
37
|1 Reyes 18:37|
Auxskultu min, ho Eternulo, auxskultu min, por ke cxi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne.
-
38
|1 Reyes 18:38|
Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la sxtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, gxi forlekis.
-
39
|1 Reyes 18:39|
Kiam la tuta popolo tion vidis, ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.
-
40
|1 Reyes 18:40|
Tiam Elija diris al ili:Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili savigxu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kisxon kaj bucxis ilin tie.
-
41
|1 Reyes 18:41|
Kaj Elija diris al Ahxab:Iru, mangxu kaj trinku, cxar auxdigxas bruo de pluvo.
-
42
|1 Reyes 18:42|
Kaj Ahxab iris, por mangxi kaj trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj klinigxis al la tero kaj metis sian vizagxon inter siajn genuojn.
-
43
|1 Reyes 18:43|
Kaj li diris al sia junulo:Iru kaj rigardu en la direkto al la maro. Tiu iris kaj rigardis, kaj diris:Estas nenio. Kaj li diris:Iru denove, sep fojojn.
-
44
|1 Reyes 18:44|
En la sepa fojo tiu diris:Jen malgranda nubo, kiel manplato de homo, levigxas de la maro. Tiam li diris:Iru, diru al Ahxab:Jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo.
-
45
|1 Reyes 18:45|
Dume de momento al momento la cxielo mallumigxis de nuboj kaj vento, kaj farigxis granda pluvo. Kaj Ahxab ekveturis kaj direktis sin al Jizreel.
-
46
|1 Reyes 18:46|
Kaj la mano de la Eternulo estis super Elija. Li zonis siajn lumbojn kaj kuris antaux Ahxab gxis Jizreel.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13