-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Reyes 19:11|
Kaj Li diris:Eliru kaj starigxu sur la monto antaux la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento dissxiras montojn kaj disrompas rokojn antaux la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo.
-
12
|1 Reyes 19:12|
Post la tertremo estis fajro, sed ne en la fajro estis la Eternulo. Post la fajro auxdigxis blovado de delikata venteto.
-
13
|1 Reyes 19:13|
Kiam Elija tion ekauxdis, li kovris sian vizagxon per sia mantelo, kaj eliris kaj starigxis cxe la enirejo de la kaverno. Kaj jen aperis al li vocxo, kaj diris:Kion vi faras cxi tie, Elija?
-
14
|1 Reyes 19:14|
Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.
-
15
|1 Reyes 19:15|
Kaj la Eternulo diris al li:Iru returne vian vojon tra la dezerto al Damasko; kiam vi venos, sanktoleu HXazaelon kiel regxon super Sirio;
-
16
|1 Reyes 19:16|
kaj Jehun, filon de Nimsxi, sanktoleu kiel regxon super Izrael; kaj Elisxan, filon de SXafat, el Abel-Mehxola, sanktoleu kiel profeton anstataux vi.
-
17
|1 Reyes 19:17|
Kaj estos, ke kiu savigxos de la glavo de HXazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu savigxos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Elisxa.
-
18
|1 Reyes 19:18|
Mi restigos el Izrael sep mil, cxiujn, kies genuoj ne fleksigxis antaux Baal kaj kies busxo ne kisis lin.
-
19
|1 Reyes 19:19|
Kaj li foriris de tie, kaj trovis Elisxan, filon de SXafat, kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaux li, kaj li mem estis cxe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj jxetis al li sian mantelon.
-
20
|1 Reyes 19:20|
Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris:Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li:Iru kaj revenu, cxar kion mi faris al vi?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13