-
-
Esperanto
-
-
10
|1 Reyes 20:10|
Tiam Ben-Hadad sendis al li, kaj dirigis:La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario suficxos, ke cxiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da gxi.
-
11
|1 Reyes 20:11|
Sed la regxo de Izrael respondis kaj diris:Diru:Kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu gxin demetas.
-
12
|1 Reyes 20:12|
Kiam Ben-Hadad auxdis tiujn vortojn, dum li kaj la regxoj estis drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj:Arangxu vin. Kaj ili arangxis sin kontraux la urbo.
-
13
|1 Reyes 20:13|
Kaj jen unu profeto aliris al Ahxab, regxo de Izrael, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:CXu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaux transdonos gxin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
-
14
|1 Reyes 20:14|
Kaj Ahxab diris:Per kiu? Kaj tiu respondis:Tiele diras la Eternulo:Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris:Kiu komencos la batalon? Kaj tiu respondis:Vi.
-
15
|1 Reyes 20:15|
Tiam li kalkulis la junulojn de la regionestroj, kaj montrigxis, ke ilia nombro estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon, cxiujn Izraelidojn, sep mil.
-
16
|1 Reyes 20:16|
Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la regxoj, la tridek du regxoj, kiuj helpis lin.
-
17
|1 Reyes 20:17|
Antauxe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante:Viroj eliris el Samario.
-
18
|1 Reyes 20:18|
Tiam li diris:Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaux kaptu ilin vivajn.
-
19
|1 Reyes 20:19|
Tiuj eliris el la urbo, la junuloj de la regionestroj, kaj la militistaro post ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13