-
-
Esperanto
-
-
30
|1 Reyes 20:30|
La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej internan cxambron de unu domo.
-
31
|1 Reyes 20:31|
Kaj liaj servantoj diris al li:Ni auxdis, ke la regxoj de la domo de Izrael estas regxoj kompatemaj; ni metu do sakajxon sur niajn lumbojn kaj sxnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la regxo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.
-
32
|1 Reyes 20:32|
Kaj ili zonis per sakajxo siajn lumbojn kaj metis sxnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la regxo de Izrael, kaj diris:Via servanto Ben-Hadad diras:Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris:CXu li vivas ankoraux? li estas mia frato.
-
33
|1 Reyes 20:33|
La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certigxi, cxu tio estas pri li, kaj ili diris:Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris:Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la cxaro.
-
34
|1 Reyes 20:34|
Kaj tiu diris al li:La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas arangxi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro arangxis en Samario. (Kaj Ahxab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.
-
35
|1 Reyes 20:35|
Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laux la vorto de la Eternulo:Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati.
-
36
|1 Reyes 20:36|
Tiam li diris al tiu:Pro tio, ke vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin.
-
37
|1 Reyes 20:37|
Li trovis alian homon, kaj diris:Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke li vundis lin per la batado.
-
38
|1 Reyes 20:38|
Tiam la profeto iris kaj starigxis antaux la regxo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn.
-
39
|1 Reyes 20:39|
Kiam la regxo iris pretere, li ekkriis al la regxo, kaj diris:Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris:Gardu cxi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstatauxos lian animon, aux vi devos pese pagi kikaron da argxento.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13