-
-
Esperanto
-
-
10
|2 Reyes 6:10|
Kaj la regxo de Izrael sendis al la loko, pri kiu diris al li la homo de Dio kaj avertis lin, kaj li tie antauxgardis sin ne unu kaj ne du fojojn.
-
11
|2 Reyes 6:11|
Maltrankviligxis la koro de la regxo de Sirio pro tiu afero; kaj li alvokis siajn servantojn, kaj diris al ili:CXu vi ne diros al mi, kiu el ni estas en rilatoj kun la regxo de Izrael?
-
12
|2 Reyes 6:12|
Tiam diris unu el liaj servantoj:Ne, mia sinjoro, ho regxo! sed la profeto Elisxa, kiu estas en Izrael, raportas al la regxo de Izrael ecx tiujn vortojn, kiujn vi parolas en via dormocxambro.
-
13
|2 Reyes 6:13|
Kaj li diris:Iru kaj rigardu, kie li estas, tiam mi sendos kaj prenos lin. Kaj oni sciigis al li, dirante:Jen li estas en Dotan.
-
14
|2 Reyes 6:14|
Tiam li sendis tien cxevalojn kaj cxarojn kaj grandan militistaron. Ili venis en nokto kaj cxirkauxis la urbon.
-
15
|2 Reyes 6:15|
Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene levigxis kaj eliris, jen militistaro cxirkauxas la urbon kun cxevaloj kaj cxaroj. Kaj lia servanto diris al li:Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros?
-
16
|2 Reyes 6:16|
Sed li diris:Ne timu; cxar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili.
-
17
|2 Reyes 6:17|
Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux Elisxa.
-
18
|2 Reyes 6:18|
La Sirianoj venis al li. Tiam Elisxa ekpregxis al la Eternulo kaj diris:Frapu cxi tiun popolon per blindeco. Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Elisxa.
-
19
|2 Reyes 6:19|
Kaj Elisxa diris al ili:GXi estas ne tiu vojo kaj ne tiu urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi sercxas. Kaj li kondukis ilin en Samarion.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5