-
-
Esperanto
-
-
17
|2 Reyes 5:17|
Tiam Naaman diris:Se ne, tiam mi petas, oni donu al via servanto tiom da tero, kiom povas porti paro da muloj; cxar via servanto ne alportados plu bruloferojn nek bucxoferojn al aliaj dioj krom la Eternulo.
-
18
|2 Reyes 5:18|
Nur en jena afero la Eternulo pardonu vian servanton:kiam mia sinjoro iros en la templon de Rimon, por tie adorklinigxi, kaj li apogos sin sur mia brako kaj mi adorklinigxos en la templo de Rimon, tiam la Eternulo pardonu vian servanton pri tiu afero.
-
19
|2 Reyes 5:19|
Tiu diris al li:Iru en paco. Kaj kiam li foriris de li certan spacon da tero,
-
20
|2 Reyes 5:20|
Gehxazi, la junulo de Elisxa, de la homo de Dio, diris al si:Jen mia sinjoro domagxis la Sirianon Naaman, kaj ne prenis el lia mano tion, kion tiu alportis; kiel vivas la Eternulo, mi kuros post li kaj prenos ion de li.
-
21
|2 Reyes 5:21|
Kaj Gehxazi postkuris Naamanon. Kiam Naaman vidis, ke li kuras post li, li desaltis de la cxaro renkonte al li, kaj diris:CXu la farto estas bona?
-
22
|2 Reyes 5:22|
Tiu respondis:Bona; mia sinjoro sendis min, por diri:Jen nun venis al mi de la monto de Efraim du junuloj el la profetidoj; donu por ili, mi petas, kikaron da argxento kaj du kompletojn da vestoj.
-
23
|2 Reyes 5:23|
Kaj Naaman diris:Pli bone prenu du kikarojn. Kaj li insistis cxe li, kaj ligis du kikarojn da argxento en du paketoj kaj du kompletojn da vestoj kaj donis al siaj du junuloj, kaj ili portis antaux li.
-
24
|2 Reyes 5:24|
Kiam li venis al la monteto, li prenis el iliaj manoj kaj kasxis en la domo. Kaj li forliberigis la homojn, kaj ili foriris.
-
25
|2 Reyes 5:25|
Kiam li venis kaj aperis antaux sia sinjoro, Elisxa diris al li:De kie vi venas, Gehxazi? CXi tiu respondis:Via servanto nenien iris.
-
26
|2 Reyes 5:26|
Sed tiu diris al li:Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia cxaro renkonte al vi. CXu nun estas la tempo, por preni argxenton aux preni vestojn aux olivarbojn, vinbergxardenojn, sxafojn, bovojn, sklavojn, aux sklavinojn?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5