-
-
Esperanto
-
-
31
|2 Reyes 4:31|
Gehxazi iris antaux ili, kaj li metis la bastonon sur la vizagxon de la knabo; sed ne aperis vocxo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante:La knabo ne vekigxis.
-
32
|2 Reyes 4:32|
Tiam Elisxa eniris en la domon, kaj vidis, ke la mortinta infano estas kusxigita sur lia lito.
-
33
|2 Reyes 4:33|
Kaj li eniris kaj sxlosis la pordon post ili ambaux, kaj ekpregxis al la Eternulo.
-
34
|2 Reyes 4:34|
Kaj li iris kaj kusxigxis sur la infano, kaj almetis sian busxon al lia busxo kaj siajn okulojn al liaj okuloj kaj siajn manojn al liaj manoj, kaj etendis sin sur li. Kaj la korpo de la infano varmigxis.
-
35
|2 Reyes 4:35|
Kaj li relevigxis kaj iris en la domo tien kaj reen, kaj venis kaj etendis sin sur la infano. Kaj la knabo ternis sep fojojn, kaj la knabo malfermis siajn okulojn.
-
36
|2 Reyes 4:36|
Tiam li vokis Gehxazin, kaj diris:Alvoku tiun SXunemaninon. Kaj li vokis sxin, kaj sxi venis al li, kaj li diris:Prenu vian filon.
-
37
|2 Reyes 4:37|
Kaj sxi venis kaj jxetis sin al liaj piedoj kaj adorklinigxis gxis la tero; kaj sxi prenis sian filon kaj eliris.
-
38
|2 Reyes 4:38|
Elisxa reiris Gilgalon. Estis malsato en la lando; kaj la profetidoj sidis antaux li. Kaj li diris al sia junulo:Starigu la grandan kaldronon kaj kuiru supon por la profetidoj.
-
39
|2 Reyes 4:39|
Sed unu el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdajxon; kaj li trovis sovagxan volvokreskajxon kaj kolektis de gxi kolocintojn, plenan sian veston. Kaj li venis kaj trancxis ilin en la kaldronon kun la supo, cxar ili ne sciis, kio tio estas.
-
40
|2 Reyes 4:40|
Kaj ili elversxis al la homoj, por mangxi. Sed kiam tiuj ekmangxis el la supo, ili ekkriis kaj diris:Morto estas en la kaldrono, ho homo de Dio! Kaj ili ne povis mangxi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5