-
-
Esperanto
-
-
41
|2 Reyes 4:41|
Tiam li diris:Alportu farunon. Kaj li ensxutis en la kaldronon, kaj diris:Versxu al la homoj, ke ili mangxu. Kaj jam estis nenio malbona en la kaldrono.
-
42
|2 Reyes 4:42|
Venis homo el Baal-SXalisxa, kaj alportis al la homo de Dio unuaajxon de pano:dudek hordeajn panojn kaj fresxajn grajnojn en sia saketo. Kaj cxi tiu diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu.
-
43
|2 Reyes 4:43|
Lia servanto diris:Kiel mi povas tion doni al cent homoj? Sed li diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu; cxar tiele diras la Eternulo:Oni mangxos, kaj ankoraux iom restos.
-
44
|2 Reyes 4:44|
Kaj li donis al ili, kaj ili mangxis, kaj iom ankoraux restis, konforme al la vorto de la Eternulo.
-
1
|2 Reyes 5:1|
Naaman, la militestro de la regxo de Sirio, estis granda homo antaux sia sinjoro kaj tre estimata, cxar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed leprulo.
-
2
|2 Reyes 5:2|
La Sirianoj unu fojon eliris tacxmente kaj kaptis el la Izraela lando malgrandan knabinon, kaj sxi farigxis servantino de la edzino de Naaman.
-
3
|2 Reyes 5:3|
Kaj sxi diris al sia sinjorino:Ho, se mia sinjoro estus cxe la profeto, kiu logxas en Samario! tiu forigus de li la lepron.
-
4
|2 Reyes 5:4|
Kaj iu iris kaj rakontis al sia sinjoro, dirante:Tiel kaj tiel diris la knabino, kiu estas el la lando Izraela.
-
5
|2 Reyes 5:5|
Kaj la regxo de Sirio diris:Iru, kaj mi sendos leteron al la regxo de Izrael. Kaj li iris, kaj li prenis kun si dek kikarojn da argxento kaj ses mil siklojn da oro kaj dek kompletojn da vestoj.
-
6
|2 Reyes 5:6|
Kaj li alportis al la regxo de Izrael la leteron, en kiu estis skribite:Kune kun cxi tiu letero mi sendas al vi mian servanton Naaman, por ke vi liberigu lin de lia lepro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5