- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									21
									 
									 
									|2 Reyes 4:21|
									Tiam sxi iris kaj metis lin sur la liton de la homo de Dio kaj sxlosis post li kaj eliris.									
									    
								 
- 
									
									22
									 
									 
									|2 Reyes 4:22|
									Kaj sxi vokis sian edzon, kaj diris:Sendu al mi unu el la junuloj kaj unu el la azeninoj, mi kuros al la homo de Dio kaj revenos.									
									    
								 
- 
									
									23
									 
									 
									|2 Reyes 4:23|
									Li diris:Por kio vi iras al li? hodiaux estas nek monatkomenco, nek sabato. Sed sxi diris:Estu trankvila.									
									    
								 
- 
									
									24
									 
									 
									|2 Reyes 4:24|
									Kaj sxi selis la azeninon, kaj diris al sia junulo:Konduku kaj iru, ne retenu min en la rajdado, gxis mi diros al vi.									
									    
								 
- 
									
									25
									 
									 
									|2 Reyes 4:25|
									Kaj sxi iris kaj venis al la homo de Dio, sur la monton Karmel. Kiam la homo de Dio sxin ekvidis de malproksime, li diris al sia junulo Gehxazi:Jen estas tiu SXunemanino;									
									    
								 
- 
									
									26
									 
									 
									|2 Reyes 4:26|
									kuru do al sxi renkonte, kaj diru al sxi:Kiel vi fartas? kiel fartas via edzo? kiel fartas la infano? SXi diris:Ni fartas bone.									
									    
								 
- 
									
									27
									 
									 
									|2 Reyes 4:27|
									Kaj sxi aliris al la homo de Dio sur la monton kaj ekkaptis liajn piedojn. Gehxazi aliris, por forpusxi sxin; sed la homo de Dio diris:Lasu sxin, cxar sxia animo estas afliktita; kaj la Eternulo kasxis antaux mi kaj ne sciigis al mi.									
									    
								 
- 
									
									28
									 
									 
									|2 Reyes 4:28|
									Kaj sxi diris:CXu mi petis filon de mia sinjoro? cxu mi ne diris:Ne trompu min?									
									    
								 
- 
									
									29
									 
									 
									|2 Reyes 4:29|
									Kaj li diris al Gehxazi:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon mian bastonon kaj iru. Se vi renkontos iun, ne salutu lin; kaj se iu vin salutos,  ne respondu al li. Kaj metu mian bastonon sur la vizagxon de la knabo.									
									    
								 
- 
									
									30
									 
									 
									|2 Reyes 4:30|
									Sed la patrino de la knabo diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj li levigxis, kaj iris post sxi.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18