-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Reyes 10:1|
Ahxab havis sepdek filojn en Samario. Kaj Jehu skribis leterojn kaj sendis en Samarion al la estroj de Jizreel, la plejagxuloj, kaj la filedukistoj de Ahxab, kun la sekvanta enhavo:
-
2
|2 Reyes 10:2|
Kiam cxi tiu letero venos al vi, cxe kiuj trovigxas la filoj de via sinjoro kaj sub kies administrado trovigxas la cxaroj kaj la cxevaloj kaj la fortikigita urbo kaj la bataliloj:
-
3
|2 Reyes 10:3|
tiam rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la filoj de via sinjoro, kaj sidigu lin sur la trono de lia patro kaj batalu pro la domo de via sinjoro.
-
4
|2 Reyes 10:4|
Sed ili tre forte ektimis, kaj diris:Jen la du regxoj ne povis kontrauxstari al li, kiel do ni kontrauxstaros?
-
5
|2 Reyes 10:5|
Kaj la palacestro kaj la urbestro kaj la plejagxuloj kaj la filedukistoj sendis al Jehu, por diri:Ni estas viaj servantoj, kaj cxion, kion vi ordonos al ni, ni faros; ni neniun faros regxo; kio placxas al vi, tion faru.
-
6
|2 Reyes 10:6|
Tiam li skribis al ili duan leteron kun jena enhavo:Se vi estas sur mia flanko kaj obeas mian vocxon, tiam prenu la kapojn de la filoj de via sinjoro kaj venu al mi morgaux en cxi tiu tempo en Jizreelon. Kaj da regxidoj estis sepdek homoj cxe la eminentuloj de la urbo, kiuj edukis ilin.
-
7
|2 Reyes 10:7|
Kiam la letero venis al ili, ili prenis la filojn de la regxo kaj bucxis ilin, sepdek homojn, kaj metis iliajn kapojn en korbojn kaj sendis al li en Jizreelon.
-
8
|2 Reyes 10:8|
Kaj venis la sendito, kaj diris al li jene:Oni alportis la kapojn de la regxidoj. Kaj li diris:Kusxigu ilin en du amasoj antaux la enirejo de la pordego gxis mateno.
-
9
|2 Reyes 10:9|
Matene li eliris kaj starigxis, kaj diris al la tuta popolo:Vi estas senkulpaj; estas mi, kiu faris konspiron kontraux mia sinjoro kaj mortigis lin; sed kiu mortigis cxiujn cxi tiujn?
-
10
|2 Reyes 10:10|
Sciu do nun, ke el la vortoj de la Eternulo nenio falis teren, el tio, kion la Eternulo diris pri la domo de Ahxab; la Eternulo faris tion, kion Li diris per Sia servanto Elija.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5