-
-
Esperanto
-
-
31
|2 Reyes 10:31|
Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laux la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon.
-
32
|2 Reyes 10:32|
En tiu tempo la Eternulo komencis faradi dehakojn en Izrael, kaj HXazael venkobatis ilin cxe cxiuj limoj de Izrael:
-
33
|2 Reyes 10:33|
oriente de Jordan la tutan landon de Gilead, de la Gadidoj, Rubenidoj, kaj Manaseidoj, komencante de Aroer, kiu estas cxe la torento Arnon, Gileadon kaj Basxanon.
-
34
|2 Reyes 10:34|
La cetera historio de Jehu, kaj cxio, kion li faris, kaj lia tuta potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
35
|2 Reyes 10:35|
Kaj Jehu ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoahxaz.
-
36
|2 Reyes 10:36|
La tempo de regxado de Jehu super Izrael en Samario estis dudek ok jaroj.
-
1
|2 Reyes 11:1|
Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron.
-
2
|2 Reyes 11:2|
Sed Jehosxeba, filino de la regxo Joram kaj fratino de Ahxazja, prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele forkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la regxo, lin kaj lian nutristinon, kaj lokis ilin en la cxambro de litoj; kaj oni kasxis lin for de Atalja, kaj li ne estis mortigita.
-
3
|2 Reyes 11:3|
Kaj li restis kasxita kun sxi en la domo de la Eternulo dum ses jaroj; kaj Atalja regxis super la lando.
-
4
|2 Reyes 11:4|
Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj jxurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la filon de la regxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5