-
-
Esperanto
-
-
15
|2 Reyes 11:15|
Kaj la pastro Jehojada ordonis al la centestroj, la estroj de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku sxin ekster la vicojn, kaj cxiun, kiu sxin sekvos, mortigu per glavo; cxar la pastro diris:Oni ne mortigu sxin en la domo de la Eternulo.
-
16
|2 Reyes 11:16|
Kaj oni liberigis por sxi lokon, kaj sxi iris laux la vojo de la cxevaloj al la regxa domo, kaj tie oni sxin mortigis.
-
17
|2 Reyes 11:17|
Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la regxo kaj la popolo, ke gxi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la regxo kaj la popolo.
-
18
|2 Reyes 11:18|
Kaj la tuta popolo de la lando iris en la domon de Baal kaj gxin detruis; kaj liajn altarojn kaj liajn bildojn ili tute disrompis; kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaux la altaroj. Kaj la pastro starigis oficistaron en la domo de la Eternulo.
-
19
|2 Reyes 11:19|
Kaj li prenis la centestrojn kaj la korpogardistojn kaj la kuristojn kaj la tutan popolon de la lando, kaj ili kondukis la regxon el la domo de la Eternulo, kaj ili venis per la pordego de la kuristoj en la regxan domon; kaj li sidigxis sur la trono de la regxoj.
-
20
|2 Reyes 11:20|
Kaj la tuta popolo de la lando gxojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo en la regxa domo.
-
21
|2 Reyes 11:21|
La agxon de sep jaroj havis Jehoasx, kiam li farigxis regxo.
-
1
|2 Reyes 12:1|
En la sepa jaro de Jehu Jehoasx farigxis regxo, kaj kvardek jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-SXeba.
-
2
|2 Reyes 12:2|
Jehoasx agadis tiel, kiel placxas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada.
-
3
|2 Reyes 12:3|
Nur la altajxojn oni ne senfunkciigis; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5