-
-
Esperanto
-
-
14
|2 Reyes 12:14|
sed oni donadis gxin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo.
-
15
|2 Reyes 12:15|
Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj homoj, en kies manojn oni donis la monon, por transdoni al la farantoj de la laboroj, sed ili laboris konfidate.
-
16
|2 Reyes 12:16|
La monon de kulpofero kaj la monon de pekofero oni ne enportadis en la domon de la Eternulo:gxi estis por la pastroj.
-
17
|2 Reyes 12:17|
En tiu tempo ekiris HXazael, regxo de Sirio, kaj ekmilitis kontraux Gat kaj venkoprenis gxin; kaj HXazael intencis iri kontraux Jerusalemon.
-
18
|2 Reyes 12:18|
Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.
-
19
|2 Reyes 12:19|
La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
-
20
|2 Reyes 12:20|
Liaj servantoj levigxis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joasxon en la domo Milo, sur la vojo al Sila.
-
21
|2 Reyes 12:21|
Jozahxar, filo de SXimeat, kaj Jehozabad, filo de SXomer, liaj servantoj, frapis lin, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.
-
1
|2 Reyes 13:1|
En la dudek-tria jaro de Joasx, filo de Ahxazja, regxo de Judujo, Jehoahxaz, filo de Jehu, farigxis regxo super Izrael en Samario por la dauxro de dek sep jaroj.
-
2
|2 Reyes 13:2|
Li agadis malbone antaux la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3