-
-
Esperanto
-
-
23
|2 Reyes 13:23|
Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraux ne forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo.
-
24
|2 Reyes 13:24|
HXazael, regxo de Sirio, mortis, kaj anstataux li ekregxis lia filo Ben-Hadad.
-
25
|2 Reyes 13:25|
Kaj Jehoasx, filo de Jehoahxaz, prenis returne el la mano de Ben-Hadad, filo de HXazael, la urbojn, kiujn li milite prenis el la mano de lia patro Jehoahxaz. Tri fojojn Joasx venkobatis lin kaj reprenis la urbojn de Izrael.
-
1
|2 Reyes 14:1|
En la dua jaro de Joasx, filo de Joahxaz, regxo de Izrael, Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, farigxis regxo.
-
2
|2 Reyes 14:2|
Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.
-
3
|2 Reyes 14:3|
Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne kiel lia patro David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joasx.
-
4
|2 Reyes 14:4|
La altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
-
5
|2 Reyes 14:5|
Kiam la regxeco fortigxis en lia mano, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la regxon, lian patron.
-
6
|2 Reyes 14:6|
Sed la infanojn de la mortigintoj li ne mortigis, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, kion ordonis la Eternulo, nome:Oni ne mortigu patrojn pro la infanoj, kaj oni ne mortigu infanojn pro la patroj, sed cxiu povas esti mortigata nur pro sia peko.
-
7
|2 Reyes 14:7|
Li venkobatis la Edomidojn en la Valo de Salo, dek milojn, kaj prenis per milito Selan kaj donis al gxi la nomon Jokteel gxis la nuna tago.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3