-
-
Esperanto
-
-
8
|2 Reyes 14:8|
En tiu tempo Amacja sendis senditojn al Jehoasx, filo de Jehoahxaz, filo de Jehu, regxo de Izrael, por diri:Venu, ni komparu niajn fortojn.
-
9
|2 Reyes 14:9|
Tiam Jehoasx, regxo de Izrael, sendis al Amacja, regxo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
-
10
|2 Reyes 14:10|
Vi venkobatis la Edomidojn, kaj via koro fierigxis. Tenu vian gloron kaj sidu hejme. Kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?
-
11
|2 Reyes 14:11|
Sed Amacja ne obeis. Kaj eliris Jehoasx, regxo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, regxo de Judujo, en Bet-SXemesx, kiu estas en Judujo.
-
12
|2 Reyes 14:12|
Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris cxiu al sia tendo.
-
13
|2 Reyes 14:13|
Kaj Amacjan, regxon de Judujo, filon de Jehoasx, filo de Ahxazja, kaptis Jehoasx, regxo de Izrael, en Bet-SXemesx; kaj li venis Jerusalemon, kaj detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim gxis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
-
14
|2 Reyes 14:14|
Kaj li prenis la tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn vazojn, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj ankaux garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.
-
15
|2 Reyes 14:15|
La cetera historio de Jehoasx, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraux Amacja, regxo de Judujo, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
16
|2 Reyes 14:16|
Kaj Jehoasx ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario kun la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jerobeam.
-
17
|2 Reyes 14:17|
Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la morto de Jehoasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux dek kvin jarojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 12-14