-
-
Esperanto
-
-
3
|2 Reyes 13:3|
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de HXazael, regxo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de HXazael, por la tuta tempo.
-
4
|2 Reyes 13:4|
Sed Jehoahxaz ekpregxis al la Eternulo, kaj la Eternulo auxskultis lin, cxar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la regxo de Sirio.
-
5
|2 Reyes 13:5|
(Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj logxis en siaj tendoj kiel antauxe.
-
6
|2 Reyes 13:6|
Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaux la sankta stango restis en Samario.)
-
7
|2 Reyes 13:7|
Al Jehoahxaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek cxaroj kaj dek mil piedirantoj; cxar la regxo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.
-
8
|2 Reyes 13:8|
La cetera historio de Jehoahxaz, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
9
|2 Reyes 13:9|
Kaj Jehoahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Joasx.
-
10
|2 Reyes 13:10|
En la tridek-sepa jaro de Joasx, regxo de Judujo, Jehoasx, filo de Jehoahxaz, farigxis regxo super Izrael en Samario, por la dauxro de dek ses jaroj.
-
11
|2 Reyes 13:11|
Li agadis malbone antaux la Eternulo; li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis.
-
12
|2 Reyes 13:12|
La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraux Amacja, regxo de Judujo, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3