-
-
Esperanto
-
-
15
|2 Reyes 21:15|
pro tio, ke ili faradis malbonon antaux Miaj okuloj kaj incitadis Min, de post la tago, kiam iliaj patroj eliris el Egiptujo, gxis la nuna tago.
-
16
|2 Reyes 21:16|
Ankaux da senkulpa sango Manase elversxis tre multe, gxis li plenigis Jerusalemon de unu rando gxis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.
-
17
|2 Reyes 21:17|
La cetera historio de Manase, kaj cxio, kion li faris, kaj la pekoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
-
18
|2 Reyes 21:18|
Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la gxardeno cxe lia domo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amon.
-
19
|2 Reyes 21:19|
La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Mesxulemet, filino de HXaruc, el Jotba.
-
20
|2 Reyes 21:20|
Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase.
-
21
|2 Reyes 21:21|
Li iradis laux tute la sama vojo, laux kiu iradis lia patro, kaj li servadis al la idoloj, al kiuj servadis lia patro, kaj adorklinigxadis antaux ili.
-
22
|2 Reyes 21:22|
Li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj, kaj ne iradis laux la vojo de la Eternulo.
-
23
|2 Reyes 21:23|
Kaj la servantoj de Amon konspiris kontraux li, kaj mortigis la regxon en lia domo.
-
24
|2 Reyes 21:24|
Sed la popolo de la lando mortigis cxiujn, kiuj faris konspiron kontraux la regxo Amon; kaj la popolo de la lando faris regxo anstataux li lian filon Josxija.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5