-
-
Esperanto
-
-
25
|2 Reyes 21:25|
La cetera historio de Amon, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
-
26
|2 Reyes 21:26|
Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Josxija.
-
1
|2 Reyes 22:1|
La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat.
-
2
|2 Reyes 22:2|
Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis tute laux la vojo de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren, nek maldekstren.
-
3
|2 Reyes 22:3|
En la dek-oka jaro de la regxo Josxija la regxo sendis la skribiston SXafan, filo de Acalja, filo de Mesxulam, en la domon de la Eternulo, dirante:
-
4
|2 Reyes 22:4|
Iru al la cxefpastro HXilkija, ke li elprenu la tutan monon, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo kaj kiun kolektis de la popolo la pordogardistoj,
-
5
|2 Reyes 22:5|
kaj oni transdonu gxin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo, por ke cxi tiuj donu gxin al la laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la difektojn en la domo,
-
6
|2 Reyes 22:6|
al la cxarpentistoj kaj konstruistoj kaj masonistoj, kaj por acxeti lignon kaj cxirkauxhakitajn sxtonojn por la rebonigo de la domo;
-
7
|2 Reyes 22:7|
sed oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, cxar ili devas labori konfidate.
-
8
|2 Reyes 22:8|
Kaj la cxefpastro HXilkija diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo. Kaj HXilkija donis la libron al SXafan, kaj li gxin legis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5