-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
38
|Hechos 9:38|
Kaj cxar Lida estis proksime de Jafo, la discxiploj, auxdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin:Ne prokrastu veni al ni.
-
39
|Hechos 9:39|
Kaj Petro levigxis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran cxambron; kaj alestis apud li cxiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam sxi estis ankoraux kun ili.
-
40
|Hechos 9:40|
Sed Petro, formetinte cxiujn, genuigxis kaj pregxis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris:Tabita, levigxu. Kaj sxi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, sxi side levigxis.
-
41
|Hechos 9:41|
Kaj li donis al sxi la manon kaj starigis sxin, kaj, vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn, li prezentis sxin vivanta.
-
42
|Hechos 9:42|
Kaj tio farigxis sciata tra la tuta Jafo, kaj multaj kredis al la Sinjoro.
-
43
|Hechos 9:43|
Kaj dum multe da tagoj li logxis en Jafo cxe unu Simon, tanisto.
-
1
|Hechos 10:1|
En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala,
-
2
|Hechos 10:2|
viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj pregxis al Dio konstante.
-
3
|Hechos 10:3|
Tiu vidis klare en vizio, cxirkaux la nauxa horo de la tago, angxelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li:Kornelio.
-
4
|Hechos 10:4|
Kaj cxi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li:Viaj pregxoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memorajxo antaux Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3