-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
25
|Hechos 10:25|
Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaux liaj piedoj, adorklinigxis al li.
-
26
|Hechos 10:26|
Sed Petro lin levis, dirante:Starigxu; mi mem ankaux estas homo.
-
27
|Hechos 10:27|
Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn;
-
28
|Hechos 10:28|
kaj li diris al ili:Vi mem scias, kiel kontrauxlegxe estas por Judo kamaradigxi aux aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aux malpura;
-
29
|Hechos 10:29|
tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontrauxdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis?
-
30
|Hechos 10:30|
Kaj Kornelio diris:Antaux kvar tagoj gxis cxi tiu horo, mi pregxis la nauxahoran pregxon en mia domo; kaj jen antaux mi staris viro hele vestita,
-
31
|Hechos 10:31|
kaj diris:Kornelio, via pregxo estas auxdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaux Dio.
-
32
|Hechos 10:32|
Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la marbordo.
-
33
|Hechos 10:33|
Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni cxiuj alestas cxi tie antaux Dio, por auxdi cxion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro.
-
34
|Hechos 10:34|
Kaj Petro malfermis sian busxon, kaj diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3