-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
35
|Hechos 10:35|
sed en cxiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li.
-
36
|Hechos 10:36|
Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de cxiuj);
-
37
|Hechos 10:37|
vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano-
-
38
|Hechos 10:38|
Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun li.
-
39
|Hechos 10:39|
Kaj ni estas atestantoj pri cxio, kion li faris en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur lignajxo.
-
40
|Hechos 10:40|
Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla,
-
41
|Hechos 10:41|
ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antauxe de Dio, al ni, kiuj mangxis kaj trinkis kun li post lia relevigxo el la mortintoj.
-
42
|Hechos 10:42|
Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la jugxisto de la vivantoj kaj de la mortintoj.
-
43
|Hechos 10:43|
Pri li cxiuj profetoj atestas, ke per lia nomo cxiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.
-
44
|Hechos 10:44|
Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur cxiujn, kiuj auxdis la diron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Juan 12-13