-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Hechos 11:17|
Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontrauxstari al Dio?
-
18
|Hechos 11:18|
Kiam ili tion auxdis, ili silentigxis, kaj gloris Dion, dirante:Ankaux do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.
-
19
|Hechos 11:19|
Tiuj do, kiuj dispeligxis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojagxis gxis Fenikio kaj Kipro kaj Antiohxia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj.
-
20
|Hechos 11:20|
Sed iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antiohxian, parolis al la Grekoj ankaux, predikante la Sinjoron Jesuo.
-
21
|Hechos 11:21|
Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turnigxis al la Sinjoro.
-
22
|Hechos 11:22|
Kaj la raporto pri tio estis auxdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason gxis Antiohxia;
-
23
|Hechos 11:23|
li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, gxojis; kaj li admonis ilin cxiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro;
-
24
|Hechos 11:24|
cxar li estis bona viro, kaj plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj aldonigxis al la Sinjoro.
-
25
|Hechos 11:25|
Kaj li iris al Tarso, por sercxi Sauxlon;
-
26
|Hechos 11:26|
kaj trovinte, li kondukis lin al Antiohxia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antiohxia la discxiploj unue nomigxis Kristanoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Juan 1-1