-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|Hechos 11:27|
Kaj en tiuj tagoj profetoj el Jerusalem vojagxis al Antiohxia.
-
28
|Hechos 11:28|
Kaj starigxis unu el ili, nomata Agabo, kaj deklaris per la Spirito, ke estos granda malsato tra la tuta mondo; kaj tio okazis en la tagoj de Klauxdio.
-
29
|Hechos 11:29|
Kaj la discxiploj decidis, ke cxiu laux sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj logxis en Judujo;
-
30
|Hechos 11:30|
tion ankaux ili faris, sendante al la presbiteroj per la manoj de Barnabas kaj Sauxlo.
-
1
|Hechos 12:1|
Kaj cxirkaux tiu tempo la regxo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj.
-
2
|Hechos 12:2|
Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano.
-
3
|Hechos 12:3|
Kaj vidinte, ke tio placxas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj.
-
4
|Hechos 12:4|
Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo.
-
5
|Hechos 12:5|
Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed pregxo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio.
-
6
|Hechos 12:6|
Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaux la pordoj gardis la malliberejon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5