-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|Hechos 13:12|
Tiam la prokonsulo, vidinte la okazintajxon, kredis, mirigite de la instruado de la Sinjoro.
-
13
|Hechos 13:13|
Sed Pauxlo kaj liaj akompanantoj eksxipiris de Pafos kaj venis al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al Jerusalem.
-
14
|Hechos 13:14|
Sed ili, trapasante de Perga venis al Antiohxia en Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj sidigxis.
-
15
|Hechos 13:15|
Kaj post la legado de la legxo kaj la profetoj, la sinagogestroj sendis al ili, dirante:Fratoj, se estas cxe vi vorto de admono por la popolo, parolu.
-
16
|Hechos 13:16|
Kaj Pauxlo, starigxinte kaj gestinte per la mano, diris: Izraelidoj, kaj vi, kiuj timas Dion, auxskultu.
-
17
|Hechos 13:17|
La Dio de cxi tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon dum la logxado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el tie.
-
18
|Hechos 13:18|
Kaj en la dauxro de cxirkaux kvardek jaroj Li toleris ilian konduton en la dezerto.
-
19
|Hechos 13:19|
Kaj eksterminte sep naciojn en la lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por cxirkaux kvarcent kvindek jaroj;
-
20
|Hechos 13:20|
kaj post tio Li donis jugxistojn gxis la profeto Samuel.
-
21
|Hechos 13:21|
Kaj poste ili petis regxon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kisx, viron el la tribo de Benjamen, por kvardek jaroj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5