-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
42
|Hechos 13:42|
Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke cxi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton.
-
43
|Hechos 13:43|
Kaj kiam la sinagogo disigxis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Pauxlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urgxe admonis ilin persisti en la graco de Dio.
-
44
|Hechos 13:44|
En la sekvanta sabato preskaux la tuta urbo kolektigxis, por auxdi la vorton de Dio.
-
45
|Hechos 13:45|
Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, plenigxis de jxaluzo, kaj kontrauxdiris la dirojn de Pauxlo, kaj blasfemis.
-
46
|Hechos 13:46|
Kaj Pauxlo kaj Barnabas, parolante kuragxe, diris:Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed cxar vi forpusxis gxin kaj ne jugxas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj.
-
47
|Hechos 13:47|
CXar tiel ordonis al ni la Sinjoro: Mi vin metis kiel lumon por la nacioj, Por ke vi estu por savo gxis la plej malproksima parto de la tero.
-
48
|Hechos 13:48|
Kaj auxdinte tion, la nacianoj gxojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis cxiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo.
-
49
|Hechos 13:49|
Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta regiono.
-
50
|Hechos 13:50|
Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la cxefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraux Pauxlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj.
-
51
|Hechos 13:51|
Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraux ili, kaj iris al Ikonio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Juan 12-13