-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
45
|Hechos 2:45|
kaj ili vendis siajn havojn kaj posedajxojn, kaj dividis ilin al cxiuj laux cxies aparta bezono.
-
46
|Hechos 2:46|
Kaj cxiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutrajxon kun gxojo kaj unueco de koro,
-
47
|Hechos 2:47|
lauxdante Dion kaj havante favoron cxe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis cxiutage al la eklezio la savatojn.
-
1
|Hechos 3:1|
Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de pregxado, la nauxa.
-
2
|Hechos 3:2|
Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis cxiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon;
-
3
|Hechos 3:3|
tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon.
-
4
|Hechos 3:4|
Kaj Petro, fikse rigardante lin, kun Johano, diris:Rigardu nin.
-
5
|Hechos 3:5|
Kaj li atentis ilin, atendante ricevi ion de ili.
-
6
|Hechos 3:6|
Kaj Petro diris:Nek argxentajxon nek orajxon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru.
-
7
|Hechos 3:7|
Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortigxis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5