-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Hechos 2:15|
CXar cxi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, cxar estas la tria horo de la tago;
-
16
|Hechos 2:16|
sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel:
-
17
|Hechos 2:17|
Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos songxojn;
-
18
|Hechos 2:18|
Kaj ecx sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elversxos Mian spiriton, Kaj ili profetos.
-
19
|Hechos 2:19|
Kaj Mi donos miraklojn en la cxielo supre, Kaj signojn sur la tero malsupre: Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo;
-
20
|Hechos 2:20|
La suno farigxos malluma, Kaj la luno farigxos sanga, Antaux ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;
-
21
|Hechos 2:21|
Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos.
-
22
|Hechos 2:22|
Izraelidoj, auxskultu la jenajn vortojn:Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencajxoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias,
-
23
|Hechos 2:23|
lin, laux la difinita intenco kaj antauxscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senlegxuloj krucumis kaj mortigis;
-
24
|Hechos 2:24|
lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, cxar estis neeble, ke li estu tenata de gxi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5