-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Hechos 2:5|
Kaj en Jerusalem tiam logxis piaj Judoj el cxiu nacio sub la cxielo.
-
6
|Hechos 2:6|
Kaj kiam auxdigxis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, cxar cxiu aparte auxdis ilin paroli per lia propra dialekto.
-
7
|Hechos 2:7|
Kaj cxiuj konfuzigxis kaj miris, dirante unu al alia:Rigardu! cxu ne estas Galileanoj cxiuj tiuj parolantoj?
-
8
|Hechos 2:8|
Kiel do ni auxdas cxiu en sia dialekto, en kiu ni naskigxis?
-
9
|Hechos 2:9|
Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj logxantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio,
-
10
|Hechos 2:10|
Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj paslogxantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj,
-
11
|Hechos 2:11|
Kretanoj kaj Araboj-ni auxdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindajxojn de Dio.
-
12
|Hechos 2:12|
Kaj cxiuj konfuzigxis kaj embarasigxis, dirante unu al alia:Kion cxi tio signifas?
-
13
|Hechos 2:13|
Sed aliaj moke diris:Ili estas plenaj de mosto.
-
14
|Hechos 2:14|
Sed Petro, starigxinte kun la dek unu, levis sian vocxon kaj parolis al ili, dirante:Ho Judoj kaj cxiuj logxantaj en Jerusalem, cxi tio estu al vi sciata, kaj auxskultu miajn vortojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5