-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
41
|Éxodo 12:41|
Kiam finigxis kvarcent tridek jaroj, gxuste en la sama tago, cxiuj tacxmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta.
-
42
|Éxodo 12:42|
GXi estas nokto dedicxata al la Eternulo, cxar Li elkondukis ilin el la lando Egipta; gxi estas tiu nokto, kiu estas dedicxata al la Eternulo de cxiuj Izraelidoj en iliaj generacioj.
-
43
|Éxodo 12:43|
Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron:CXi tio estas la legxo pri la Pasko:neniu fremdulo mangxu gxin.
-
44
|Éxodo 12:44|
Sed cxiu sklavo, kiun iu acxetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas mangxi gxin.
-
45
|Éxodo 12:45|
Paslogxanto kaj dungito ne mangxu gxin.
-
46
|Éxodo 12:46|
En unu domo gxi estu mangxata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en gxi ne rompu.
-
47
|Éxodo 12:47|
La tuta komunumo de Izrael faru gxin.
-
48
|Éxodo 12:48|
Kaj se enlogxigxos cxe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu cxe li cxiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari gxin, kaj li estos kiel indigxeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita mangxu gxin.
-
49
|Éxodo 12:49|
La sama legxo estu por la indigxeno, kaj por la aligentulo, kiu enlogxigxis inter vi.
-
50
|Éxodo 12:50|
Kaj cxiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj al Aaron; tiel ili faris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40