-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Éxodo 13:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Éxodo 13:2|
Dedicxu al Mi cxiun unuenaskiton, kiu malfermas cxiun uteron inter la Izraelidoj, el la homo kaj el la brutoj:al Mi li apartenas.
-
3
|Éxodo 13:3|
Kaj Moseo diris al la popolo:Memoru cxi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne mangxu fermentajxon.
-
4
|Éxodo 13:4|
Hodiaux vi eliras, en la monato Abib.
-
5
|Éxodo 13:5|
Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, tiam servu cxi tiun servon en cxi tiu monato.
-
6
|Éxodo 13:6|
Dum sep tagoj mangxu macojn, kaj en la sepa tago estu festo de la Eternulo.
-
7
|Éxodo 13:7|
Macoj estu mangxataj dum la sep tagoj, kaj ne vidigxu cxe vi fermentajxo kaj ne vidigxu cxe vi fermentinta pasto, en la tuta regiono, kiu apartenas al vi.
-
8
|Éxodo 13:8|
Kaj sciigu al via filo en tiu tago, dirante:GXi estas pro tio, kion la Eternulo faris al mi cxe mia elirado el Egiptujo.
-
9
|Éxodo 13:9|
Kaj tio estu cxe vi kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj okuloj, por ke la instruo de la Eternulo estu en via busxo; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el Egiptujo.
-
10
|Éxodo 13:10|
Plenumu cxi tiun legxon en gxia tempo en cxiu jaro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16