-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Éxodo 3:1|
Moseo pasxtis la sxafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la sxafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto HXoreb.
-
2
|Éxodo 3:2|
Kaj aperis al li angxelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetajxo. Kaj li vidis, ke jen la arbetajxo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetajxo ne forbrulas.
-
3
|Éxodo 3:3|
Kaj Moseo diris:Mi iros kaj rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetajxo ne forbrulas.
-
4
|Éxodo 3:4|
La Eternulo vidis, ke li iras, por rigardi, kaj Dio vokis al li el la mezo de la arbetajxo, kaj diris:Moseo, Moseo! Kaj tiu diris:Jen mi estas.
-
5
|Éxodo 3:5|
Kaj Li diris:Ne alproksimigxu cxi tien; deprenu viajn sxuojn de viaj piedoj, cxar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.
-
6
|Éxodo 3:6|
Ankoraux Li diris:Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizagxon, cxar li timis rigardi Dion.
-
7
|Éxodo 3:7|
Kaj la Eternulo diris:Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian kriadon kauxze de gxiaj premantoj; Mi scias gxiajn suferojn.
-
8
|Éxodo 3:8|
Kaj Mi malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj.
-
9
|Éxodo 3:9|
Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin.
-
10
|Éxodo 3:10|
Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon la Izraelidojn el Egiptujo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4